Dome
Helvetia Esperanto-Domo

La Helvetia Esperanto-Domo (HED) estas vera oazo por tiuj kiuj ŝatas esperanton kaj ĝian kulturon. Situanta en unu el la plej ĉarmaj regionoj de Svislando, la domo, proprieto de Kultura Centro Esperantista (KCE) kunigas la seriozecon de lernado kun la beleco de la ĉirkaŭaĵo, kreante unikan etoson por homoj kiuj volas plibonigi siajn lingvajn kapablojn kaj merĝiĝi en literaturkritikon, lingvistikon kaj esperantologion.
– Kursoj por ĉiuj niveloj
KCE proponas kursojn por komencantoj kaj progresintoj, gvidatajn de spertaj instruistoj. Niaj kursoj estas aranĝitaj por ke vi ne nur lernu la lingvon, sed ankaŭ spertu la riĉecon de la esperanta kulturo per ĝuinda kunestado kaj paralelaj kulturaj aktivaĵoj.
– Kultura vivo
KCE estas ne nur kursejo, sed ankaŭ centro de kultura vivo. Ni regule organizas eventojn, koncertojn, prelegojn, simpoziojn kaj aranĝojn ĉiuspecajn, kiuj ebligas al niaj gastoj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj kaj sperti la varman etoson de nia komunumo.
Se male vi anhelas momenton de paco ekster la ordinaraj eventoj, nia stabo laboras ĉe la Esperanto-domo dum la tuta jaro, tial vi ĉiam trovos homojn por gastigi vin kaj kun kiuj paroli en esperanto.
Kiu ajn estu via bezono, ni antaŭĝojas helpi vin trovi la perfektan solvon.
Chemin des Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds (Svislando)
Apartenas al Kultura Centro Esperantista. Mastrumas KCE.
Telefono 0041 32 9267407 – kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)
Funkcias ekde 1995 kiel gastejo.
Eblas lui ĉambron aŭ apartamenton tra la tuta jaro.
Naturamika Esperanto-Domo

Malofte Esperanto-Domo situas ĉe la maro, des pli malofte en tia mirinda parto de la Mediteraneo kia estas Marbordo de la Suno, en Hispanio. Oni tuj komprenas ke la Domo en Malago estas naturamika, ĉar somero longiĝas, vintro mildas kaj printempo fruas, en urbo admirinda pro arto kaj gastronomio.
– Restadejo por ripozi kaj restarti
Ne granda, la Naturamika Esperanto-Domo (NED) povas gastigi familion aŭ tri parojn laŭ naturamikaj reguloj. Eblas ripozi kaj revigliĝi, danke al la maro je nur kvindeko da mestroj. Eblas progresi super sia lasta verko. Eblas babili en esperanto pri interesaj temoj.
– Kultura vivo
Aldone al esperanto, NED estas bonega bazo por (el)lerni la hispanan lingvon, ĉar la sidejo de la universitata kursaro situas je nur kvincent metroj. Sed nia lingvo restas prioritata, promenante en urbo kun kafejo “Esperanto”, kie fondiĝis la unua klubo en la tuta hispanlingva landaro, la kvina esperanto-societo en la mondo. Malago proponas elegantajn lokalojn, muzeojn, pinakotekojn… kaj ekskursojn al ne foraj pitoreskaj urboj, kiel Sevilo, Granado, Arundo…
Kiu ajn estu via bezono, ni antaŭĝojas helpi vin trovi la perfektan solvon.
Calle Ricardo de la Vega 14, ES-29018 Málaga (Hispanio)
Apartenas al Pro Esperanto. Mastrumas Esperanta Naturamikaro
naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)
Funkcias ekde 2013 kiel gastejo.
Eblas lui ĉambron tra la tuta jaro.
Skandinava Esperanto-Domo

Situanta en unu el la plej pitoreskaj regionoj de Svedio, ne for de la farmodomo kie vivis Selma Lagerlof, la Skandinava Esperanto-Domo (SED), proprieto de Pro Esperanto (FPEF) kunigas trankvilon al naturo ene de nuntempo, kreante unikan etoson por homoj kiuj volas promeni kaj eskursi bicikle, trovi inspiron por kleriĝi aŭ verki, ĝardenumi aŭ slojdi.
– Naturamika dimensio
SED proponos loĝadon laŭ la naturamikaj reguloj, kun la eblo mem kuiri aŭ ĉe la remtero mendi supon plus nevarman manĝon. La tarifoj varias laŭ la dezirata nivelo de memmastrumado: maksimumon oni atingas se oni mendas ĉiun servon, de lit- kaj viŝtukoj ĝis fina purigado, de simpla uzo de la kuirejo ĝis manĝo. Eblas ankaŭ saŭno.
– Kultura vivo
SED gastigos kursojn, seminariojn, konferencojn, eĉ kongresojn. Ĝi rolos kiel kultura poluso por Esperantio en norda Eŭropo kaj apud la balta maro. Certe okazos aranĝoj ankaŭ en aliaj lingvoj (kulture, turisme, sporte), sed la prioritaton ricevos tiuj en la nia.
Se vi ŝatas la nordan naturon, ni antaŭĝojas helpi vin trovi la perfektan solvon.
Stiftelsevägen 1, 682 60 Lesjöfors (Svedio)
Apartenas al Pro Esperanto.
se_legacio [ĉe] esperantio [punkto] net (se_legacio[at]esperantio[dot]net)
Funkcios ekde 2027 kiel gastejo.
Eblos lui ĉambron aŭ apartamenton tra la tuta jaro.
Tanganika Esperanto-Domo

Kibenga-Lac 4, Bujumbura (Burundio)
Luata de Pro Esperanto. Mastrumas Afrika Esperanto-Instituto.
aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)
Funkcias ekde 2021 kiel gastejo.
Eblas lui ĉambron tra la tuta jaro.