Kurse
Kursoj

La Helvetia Esperanto-Domo (HED) estas vera oazo por tiuj kiuj ŝatas esperanton kaj ĝian kulturon. Situanta en unu el la plej ĉarmaj regionoj de Svislando, la domo, proprieto de Kultura Centro Esperantista (KCE) kunigas la seriozecon de lernado kun la beleco de la ĉirkaŭaĵo, kreante unikan etoson por homoj kiuj volas plibonigi siajn lingvajn kapablojn kaj merĝiĝi en literaturkritikon, lingvistikon kaj esperantologion.
– Kursoj por ĉiuj niveloj
KCE proponas kursojn por komencantoj kaj progresintoj, gvidatajn de spertaj instruistoj. Niaj kursoj estas aranĝitaj por ke vi ne nur lernu la lingvon, sed ankaŭ spertu la riĉecon de la esperanta kulturo per ĝuinda kunestado kaj paralelaj kulturaj aktivaĵoj.
– Kultura vivo
KCE estas ne nur kursejo, sed ankaŭ centro de kultura vivo. Ni regule organizas eventojn, koncertojn, prelegojn, simpoziojn kaj aranĝojn ĉiuspecajn, kiuj ebligas al niaj gastoj interkonatiĝi kun aliaj esperantistoj kaj sperti la varman etoson de nia komunumo.
Se male vi anhelas momenton de paco ekster la ordinaraj eventoj, nia stabo laboras ĉe la Esperanto-domo dum la tuta jaro, tial vi ĉiam trovos homojn por gastigi vin kaj kun kiuj paroli en esperanto.
Kiu ajn estu via bezono, ni antaŭĝojas helpi vin trovi la perfektan solvon.
Chemin des Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds (Svislando)
Apartenas al Kultura Centro Esperantista. Mastrumas KCE.
Telefono 0041 32 9267407 – kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)
Funkcias ekde 1995 kiel gastejo.
Eblas lui ĉambron aŭ apartamenton tra la tuta jaro.