Neves, Gonçalo
Gonçalo NEVES (naskiĝis en Setúbal, Portugalio, la 5-an de junio 1964) estas Esperanto-verkisto, agronomo, licenciito pri plantpatologio, iama fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de nutraĵoj, nun tradukisto, lingvoinstruisto kaj leksikografo. Eklernis Esperanton en 1987. Aktivis en la portugala Esperanto-movado inter 1987 kaj 1993. Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato inter 1995 kaj 2000. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, rakontojn, eseojn kaj recenzojn en pluraj gazetoj. Prelegis pri literaturaj temoj en Portugalio, Hispanio, Katalunio kaj Malto. Eklernis ankaŭ aliajn planlingvojn (Volapük, Ido, Interlingua). Publikigis plurajn Ido-librojn en 2002, 2007-2008 kaj ekde 2016. Pro sia Historia Vortaro de Esperanto, li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski, kune kun Bernhard Pabst.