Terminoj kaj kondiĉoj
1. Ĝenerale
Esperanta Kulturservo (sekve: EKS) estas la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito, prizorgata de Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), kun jura sidejo en Chemin des Postiers 27, 2300, La Chaux-de-Fonds, Svislando.
La Terminoj kaj kondiĉoj (sekve: TKK) aplikiĝas al ĉiaj servoj proponitaj en kulturservo.esperantio.net.
Ĉiuj rajtoj kaj devoj rilate EKS laŭ TKK validas ekskluzive inter EKS mem kaj la Kliento.
2. Mendoj kaj kontraktoj
La mendoj okazas ekskluzive rete, pere de kulturservo.esperantio.net. Ekzistas neniu rajto pri la utiligo de EKS.
La mendoj estas rezervitaj al homoj de ĉiu aĝo: ne okazas aĝkontrolo.
En EKS, la Kliento povas elekti la deziratajn produktojn kaj aldoni ilin en sian virtualan korbon. Ne ekzistas minimuma kosto por la efektivigo de la mendo, kaj la Kliento estas gvidata laŭpaŝe por ke la mendo estu fintraktita.
Kompletiginte la mendon, la Kliento ricevas konfirman mesaĝon ĉe sia retpoŝto. La kontrakto inter la Kliento kaj EKS konkludiĝas nur post la alsendo de la aĉetita varo. EKS rajtas rifuzi mendon -- pro ajna kialo -- aŭ senvalidigi ties konfirmon.
EKS rajtas modifi siajn produktojn kiam ajn, kaj/aŭ limigi la kvanton da proponitaj produktoj/kategorioj. Detaloj legeblas ĉe kulturservo.esperantio.net.
3. Datenoj kaj sekureco
Ĉiuj datenoj postulataj dum la mendo devas esti indikitaj komplete kaj vere. Submetante la mendon, oni garantias la ĝustecon kaj la kompletecon de ĉiuj personaj informoj. Oni neniam petas legitimilon aŭ pasporton.
Homoj kiuj havas la esperatan civitanecon rajtas je rabato laŭ Direktivo Hiltbrandt; por ĝui tiun rabaton ili indikos sian censo-kodon kiel kuponon dum la mendo.
3.1. Kolekto de personaj datenoj
Alirante EKS, la sistemo registras la sekvajn datenoj: IP-adreso, dato kaj horo de la aliro, ĝeneralaj informoj pri la uzata krozilo, varoj en via korbo. Tiu ĉi datenoj estas kolektitaj laŭ niaj legitimaj interesoj, kaj kun la celo kompili anonimajn statistikajn analizojn por kompreni la tendencojn de la uzantoj. Tio helpos nin plibonigi nian retejon kaj niajn ofertojn, kaj ĝenerale la sperton de la Kliento dum la vizitoj.
Por utiligi niajn servojn, EKS aldone petos de vi individuajn informojn.
3.1.1. Mendoj
En EKS vi povos aĉeti niajn produktojn kaj ricevi ilin hejme. En tiu ĉi kazo, EKS petos de vi aldonajn personajn datenojn:
- Kontaktaj informoj: retadreso kaj telefon-numero, adreso por la alsendo, adreso por la fakturo (se malsama);
- Personaj datenoj: Persona(j) nomo(j), Familia nomo;
- Listo de la menditaj varoj;
- Detaloj pri via pagmaniero.
Ni uzos viajn personajn datenojn por la subaj celoj:
- Vendo kaj propono de niaj produktoj kaj servoj, inkluzive la prilaboradon de la mendoj (ekz. por sendi konfirmojn pri la mendo mem aŭ la alsendo, ktp);
- Iniciati anonimajn merkat-esplorojn.
Ni uzos viajn datenojn pri pagmaniero tiele:
Dum la mendoprocezo, EKS petos vin indiki pagmanieron. La datenoj estos kolektitaj ne de nia retejo sed de la pagprovizanto (Payrexx). Tiuj informoj ne restas ĉe ni, sed estos storitaj de la koncernaj provizantoj kaj bankoj sub ties ekskluziva respondeco kaj laŭ la kondiĉoj de la kontrakto.
3.1.2. Kontakto
Eblas kontakti nin por demandi pri niaj varoj kaj servoj. Tio eblas telefone aŭ retmesaĝe kaj vi devos konsekvence utiligi retadreson aŭ telefon-numeron, eventuale vian nomon, adreson, ktp. EKS rajtas uzi ĉi tiujn informojn por kontakti vin kaj respondi vian mesaĝon.
3.2. Diskonigo de personaj datenoj
- Deĵorantoj kaj paktintaj establoj: se necese, EKS rajtas informi pri viaj datenoj niajn deĵorantojn kaj aliajn paktintaj establoj, sed nur pro kialoj ligitaj al EKS.
- Krimeco: se antaŭvidite de la svisa kodo, EKS rajtas disponigi informojn por enketi pri aŭ preventi krimon.
Klientoj de niaj servoj estas homoj ne nur loĝantaj en Svislando. Por loĝantoj de EU, EKS garantias protektadon de la datenoj laŭ Reglamento EU 2016/679; la Kliento de EU akceptas la traktadon de siaj datenoj konforme al la art. 13 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (gdpr-info.eu). Kaze de neceso, la Kliento povas submeti plendon ĉe la Garantianto de privateco laŭ la manieroj konformaj al la leĝo. Al klientoj ekster EU, EKS garantias adekvatan protektadon laŭ la kontraktaj klaŭzoj de EU kaj CH por ekstereŭropanoj.
Personaj datenoj estos uzataj nur por la menciitaj celoj kaj estos nek venditaj nek dissenditaj.
3.3. Privateco
Por garantii la sekurecon kaj privatecon de la kolektitaj datenoj, EKS uzas fajromurojn kaj pasvortojn. Viaj datenoj estas ŝirmitaj kontraŭ eksteraj rigardoj, perdiĝo, netaŭga uzado, malpermesata aliro, diskonigo, modifo kaj detruo.
3.4. Daŭro de la traktado
Principe, EKS traktas viajn datenojn nur dum la tempo bezonata por atingi nian celon, krom apartaj leĝaj postuloj. Atinginte la celon, viaj datenoj estos forigitaj aŭ anonimigitaj definitive.
La datenoj provizitaj de la Kliento dum la mendo estos konservitaj dum la tempo postulita de la svisa leĝo: tio egalas al 10 (dek) jaroj ekde la fino de la jaro dum kiu okazis la mendo.
La datenoj provizitaj de la Kliento pro informpeto estos konservitaj ĝis la fintrakto de la koncerna temo. Tiam ili estos forigitaj aŭ anonimigitaj definitive.
3.5. Viaj rajtoj
Rilate siajn personajn datenojn, la Kliento rajtas:
- Repreni sian konsenton: la Kliento rajtas malaboni el dissendolistoj kaj peti la forigon de siaj datenoj en ajna momento.
- Obĵeti: la Kliento rajtas kontraŭi la traktadon de siaj datenoj surbaze de sia legitima intereso.
- Aliri la informojn: la Kliento rajtas scii kiujn personajn informojn EKS konservas, kial kaj dum kiom da tempo, kaj peti senpagan virtualan kopion de siaj personaj datenoj.
- Korekti la informojn: la Kliento rajtas modifi nekompletajn aŭ erarajn informojn, plejparton de siaj datenoj eblas modifi rekte en la persona paĝo de sia klienta konto ĉe EKS.
- Postuli forigon de la informoj: la Kliento rajtas postuli la forigon de siaj informoj, specife se ili ne plu necesas por la priskribitaj celoj, kaj nur se la leĝo ne kontraŭas tion.
- Postuli limigon de la informoj: la Kliento rajtas postuli limigon pri la traktado kaj/aŭ diskonigo de siaj personaj informoj.
- Apelacii: se la Kliento opinias ke EKS ne traktas oniajn personajn datenojn konforme al la leĝo aŭ la koncernaj reglamentoj kaj TKK, oni rajtas apelacii ĉe la Garantianto pri Privateco.
3.6. Modifoj pri la traktado de personaj datenoj
EKS gardas la rajton modifi ĉi tiun reglamenton kiam ajn. La lasta linio de TKK indikas la lastan ĝisdatigon de la dokumento.
4. Modifoj kaj nuligoj de mendoj
La kliento ne rajtas modifi mendon, sed povas nuligi ĝin nur se la pago ankoraŭ ne okazis.
5. Nuligo de mendo fare de EK
Se, pro kialoj ne atribueblaj al EKS (ekz. erara adreso, manko de alirpermeso, malbonaj veteraj aŭ trafikaj kondiĉoj, ktp), la livero de la mendo ne eblas, EKS rajtas nuligi la mendon. Tiam, la Kliento ne rajtas postuli repagon aŭ kompenson, krom la sendokosto. Se la kialoj dependas de la Kliento (ekz. erara adreso), la Kliento ne rajtas repagon de la sendokostoj.
6. Stoko kaj elĉerpiĝo
EKS garantias la provizadon de ĉiuj produktoj proponitaj de EKS. En esceptaj cirkonstancoj, povas okazi ke ne disponeblas sufiĉa kvanto da varoj aŭ ke ne eblas alsendi la varojn. Tiam aplikiĝas la sekva proceduro: se la varoj ne disponeblas dum la mendo, la kliento estos aŭtomate informita de la retejo mem; se la varoj ne disponeblas dum la livero, ili estos senditaj kiel eble plej baldaŭ. Kaze de elĉerpiĝo, la varoj estos indikitaj kiel elĉerpitaj ĉe EKS.
7. Sendokostoj
Al ĉiuj mendoj aldoniĝas sendokosto pro la ekspeda servo, kiu varias laŭ la lando kaj la pezo de la mendo. Ili estos aŭtomate kalkulitaj dum la mendoprocezo.
Kaze de specialaj ofertoj, EKS rajtas rezigni pri la sendokostoj pri specifa(j) varo(j) dum limigita tempo.
8. Prezoj kaj rabatoj
Ĉiuj prezoj en EKS estas en 2 (du) valutoj: svisaj frankoj (CHF) kaj eŭroj (EUR). Ĉiuj prezoj inkluzivas la imposton pri la aldona valoro (VAT/IAV).
La pagoj okazas laŭ la elektita valuto. EKS rajtas kiam ajn modifi la pagprovizanton kaj la pagmanierojn.
La elekteblaj pagmanieroj aperas dum la mendoprocezo. La Kliento estas la sola responsa pri la rajtoj uzi la pagmanierojn proponitajn de EKS.
EKS akceptas kuponojn: individuaj kuponoj se la Kliento havas la esperantan civitanecon, komunaj rabatkuponoj por ĉiuj klientoj kaze de ĝeneralaj ofertoj (validaj nur dum la daŭro de la koncerna oferto). Kuponoj ne estas kumuleblaj.
Fakturo estas sendita rete al la retpoŝtadreso de la Kliento post la efektivigo de la reta mendo.
9. Liveroj kaj liverperiodo
La varoj estos liveritaj kiel eble plej rapide al la adreso indikita dum la pago.
EKS agos laŭ siaj ebloj por ke la varo atingu ĝustatempe la Klienton. Kaze de malfruo, la Kliento ne rajtas postuli repagon aŭ kompenson.
Post la livero de la mendo, pri ŝtelo, damaĝo kaj aliaj similaj responsas la Kliento.
10. Difektita varo
Ĉiuj problemoj estas komunikendaj la saman tagon de la ricevo de la varo. Kaŝitaj difektoj estas komunikendaj tuj post la malkovro. Manke de plendo, la varon oni konsideros akceptita. Ĉiuj plendoj devas okazi nur tra la retadreso de EKS, nenial per telefonvoko.
11. Informoj pri la varoj
Ĉiuj informoj pri la varoj proponitaj de EKS estas ĝisdataj. Kaze ke la informoj sur la varo malsimilus al tiuj indikitaj en EKS, la Kliento rajtas kompenson. Ĉiuj plendoj devas okazi nur tra la retadreso de EKS, nenial per telefonvoko.
12. Teknikaj problemoj
EKS ne responsas pri la konstanta kaj senpaŭza funkciado de la retejo. Pri teknikaj problemoj dum la pagproceso, ekster la paĝo de EKS, bonvolu referenci al la klienta servo de la koncerna pagprovizanto (Payrexx).
13. Klienta servo
La klienta servo de EKS provizas informojn kaj personan asistadon kaze de demandoj, problemoj, plendoj rilate la servojn de EKS.
Société coopérative de Literatura Foiro LF-koop
Kooperativo de Literatura Foiro
Chemin des Postiers 27, 2300 La Chaux-de-Fonds
Svislando / Suisse
Retadreso: lf-koop@esperantio.net
Klienta servo: Esperanta Kulturservo (EKS)
Retadreso: kulturservo@esperantio.net
Eblas kontakti nin ankaŭ tra la formularo funde de la paĝo, ĉe la sekcio Kontakto.
14. Rajtoj je uzado
La retejo kaj ĉiuj ĝiaj enhavoj, inkluzive de bildoj kaj tekstoj, estas posedaĵo de EKS kaj estas protektataj per kopirajto, kun ĉiuj rajtoj rezervitaj krom alia indiko. La uzado de ĉiu enhavo, krom alia indiko laŭ TKK, estas malpermesata manke de skriba permeso de EKS. EKS ekspluatos siajn rajtojn laŭ la maksimuma eblo permesita de la leĝo, inkluzive de juraj rimedoj.
15. Ĝeneralaj kondiĉoj
EKS rajtas modifi kiam ajn la TKK. La TKK validaj dum la mendo aplikiĝas al la kontrakto inter EKS kaj la Kliento. La oficiala lingvo de TKK estas esperanto.
Se kelkaj punktoj de TKK aspektas ambiguaj kaj/aŭ kontraŭdiraj, neaplikeblaj aŭ nevalidaj, tio ne influos la validecon de la ceteraj artikoloj.
La jena teksto estas redaktita kongrue al la svisa kodo.
Laste ĝisdatigita la 4an de marto 2025.