Lingvotestado

La Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) estas transnacia testaro pri la scipovo de esperanto, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco por Lingvoj (Konsilio de Eŭropo, 2003-2020) kaj agnoskita de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE).

La kvar fundamentaj karakterizoj de LTSEC estas:
a) fokuso pri aŭtentaj ĉiutagaj situacioj;
b) prioritato al la parolaj kapabloj;
c) testado pri la lerteco de la kandidato utiligi la lingvon ene de la parolkomunumo;
d) modelo de esperantlingvano kiu estas homo-sociano pli ol homo-asociano.

La ses diplomoj laŭ LTSEC (aŭ Civitaj diplomoj) estas la solaj agnoskitaj en la Esperanta Civito.

Por pliaj informoj, bonvolu konsulti Direktivon Mühlemann.

 

LTSEC: gradoj kaj niveloj

A1: enira
Baza kapablo komuniki kaj simple interŝanĝi informon. Ekzemple: oni kapablas fari simplajn demandojn pri menuo kaj kompreni simplajn respondojn.
– Kono pri socio: diferenco inter la raŭmisma kaj finvenkisma aliro, la komuna simbolaro kiu identigas la esperantan popolon: Verda Stelo, Esperanta flago, iliaj signifo kaj deveno, nomo de la iniciatoro, jaro de la Unua Libro.

A2: fundamenta
Kapablo trakti simplan kaj rektan informon, kaj esprimi sin en konata kunteksto. Ekzemple: oni kapablas partopreni en ordinara konversacio pri simplaj, antaŭvideblaj temoj.
– Kono pri socio: same kiel la antaŭa nivelo, plus la jaro de la Fundamento de Esperanto, de la unua Internacia Kongreso, la enhavo de la Bulonja Deklaracio, la himno.

B1: intera
Kapablo sin esprimi laŭ limigita maniero en ordinaraj situacioj kaj trakti nekutiman informon ne detale. Ekzemple: oni kapablas malfermi konton en [la Civita] banko. 
– Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus la enhavo de la du epistoloj de Odeso, panoramo pri la ekzistantaj esperanto-organizoj.

B2: kapableca
Kapablo atingi la plejmulton el siaj celoj kaj esprimi sin pri tuta temogamo. Ekzemple: oni kapablas gvidi vizitantojn kaj detale priskribi lokojn.
– Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus la strukturaj diferencoj inter la Esperanta Civito kaj la esperantistaj INROj, ĝenerala kompetento pri la historio de la esperantlingva komunumo.

C1: bakalaŭra
Kapablo komuniki emfazante la gravan laŭ koncerneco kaj sentemo, kaj kapablo trakti nekutimajn temojn. Ekzemple: oni kapablas respondi sen hezito al neamika demando, oni kapablas preni kaj teni la parolvicon.
– Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus profunda kompetento pri la kultura historio de la esperantlingva komunumo.

C2: majstra
Kapablo trakti materialon universitatan aŭ intelekte engaĝan, kaj uzi la lingvon je nivelo kiu povas, kelkrilate, superi tiun de averaĝa denaska parolanto. Ekzemple: oni kapablas tralegi tekstojn por eltiri kernajn informojn, kaj kapti la esencon, legante preskaŭ tiel flue kiel denaska parolanto.
– Kono pri socio: same kiel la antaŭaj niveloj, plus profunda kompetento pri la esperanta literaturo.

 

Memoru ke esperantaj civitanoj rajtas profiti 50%-rabaton kongrue kun Direktivo Hiltbrand, uzante la kuponkodon: RABATO50
Ĉu vi estas civitano sed ankoraŭ ne havas civitanan konton ĉe EKS?
Petu ĝian aktivigon: kulturservo [ĉe] esperantio [punkto] net (kulturservo[at]esperantio[dot]net)