Kultura Centro Esperantista

Kultura Centro Esperantista estis fondita en Bielo (Berna kantono, Svislando) Zamenhof-Tage 1968: el la kunfondintoj ankoraŭ vivas, sed delonge ne aktivas por KCE, Claude Gacond (kiu ĉesis esti la direktoro en 1991, pro decido de la tiama estraro, sub la prezido de Mireille Grosjean), Martin Meyer kaj Olivier Tzaut. En 1975 KCE instaliĝis en Ĉaŭdefono kiel luanto en trietaĝan domon kun ĝardeno, finfine aĉetotan de KCE mem en 1999.

La Esperanto-Domo de KCE funkcias dum la tuta jaro, en la plej alta urbo en Eŭropo (1100 m), kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Kelkajn lokalojn en la domo luas Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro, la Kortumo de la Esperanta Civito kaj privatuloj. KCE estas kaj lernejo kaj konferencejo. Libroservo, kantino, pensiono. Kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele. Esperantologia fakultato. Kapacito: 30 personoj. Por kongresoj (kun eksteraj aranĝoj): ĝis 1.800, sed ideale inter 100 kaj 300.

Produktoj