Société coopérative de Literatura Foiro LF-koop
Kooperativo de Literatura Foiro
Chemin des Postiers 27, 2300 La Chaux-de-Fonds
Svislando / Suisse
Retadreso: lf-koop@esperantio.net
Esperanta Kulturservo estas la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito, prizorgata de Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) kaj provizanta la servojn de la paktintaj establoj en la reto.
Eblas kontakti nin ankaŭ tra la formularo kiu troviĝas funde de la paĝo, ĉe la sekcio Kontakto.
Tiu ĉi platformo ebligas la aliĝon al la eventoj organizataj de la paktintaj establoj, la aĉeton de eldonaĵoj plus varoj diversaj.
La Esperanta Civito estas la konsekvenca realigo de raŭmismo, unika pro sia institucia karaktero. Raŭmismo aplikas al esperanto la lingvistikan principon laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo. Zamenhof mem jam konsciis pri tio, proponante hilelismon/homaranismon kiel mondpercepton kaj parolante kiel unua pri la ekesto de esperanta popolo. Tiu pensofluo konstantis ĉe la esperantistaro, ĝis populariĝo tra la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj postaj eventoj. Pluraj dokumentoj de la raŭmisma pensoskolo legeblas ĉe La raŭma vojo, sekcio el la retejo de Literatura Foiro.
La paktintaj establoj disponigas siajn servojn al ĉiuj esperantistoj, kaj civitanoj rajtas peti rabaton laŭ la Mutuala Rabata Sistemo de la Esperanta Civito.
Kio estas la Esperanta Civito?
- Inspirita de la koncepto de esperanta popolo, la Esperanta Civito estas kolektivo kiu celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo. La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj.
Se mi volas peti la esperantan civitanecon, kion mi faru?
- Unue, vi devas paroli esperanton. Poste, vi turnas vin al establo aliĝinta al la Pakto, por ke ĝi peru vian petskribon al la Registra Instanco. Nature, la individua petinto devas esti membro (respektive abonanto, lernanto ktp) de tiu establo, ĉar ĝi garantias por li ĉe la Registro. Se parenco via jam havas la esperantan civitanecon, tiu mem povas peri vian peton.
Kial la civitaniĝoj eblas nur tra paktinta establo?
- La paktintaj establoj garantias pri la scipovo de esperanto, kiu estas la sola kondiĉo por esti civitano. La Esperanta Civito ne estas asocio aŭ societo kies membreco eksvalidiĝas post unu jaro: la civitaneco estas senpaga kaj principe dumviva, tial ne ekzistas reta formularo por la civitaniĝo, sed teorie homo povas aliĝi al paktinta establo nur por peti la civitanecon kaj, ricevinte ĝin, eĉ eksiĝi.
Legu pli ĉe Esperanta Civito.