Ribillard, Jean
Jean RIBILLARD (naskiĝis 1904 en Tours[1], mortis la 16-an de februaro 1962 en Papeete, Tahitio) estis grava originala aŭtoro de Esperanto. [2]
Franco Majoro. Deĵoris multe ekster Eŭropo, precipe en Afriko, el kie li ĉerpis siajn spertojn por siaj verkoj. Li eksiĝis el la armeo tuj post la 2a Mondmilito kaj poste esperantistiĝis en Nice en 1948. Ribillard vivis kiel fraŭlokun siaj gepatroj en Nice. Post ilia morto li forlasis Francion kaj pasigis siajn lastajn jarojn en Tahitio, kie li mortis.
Lia unua verko, vojaĝrakonto, titolita Kvin bildoj, aperis felietone en “Heroldo de Esperanto”. Kunlaboris al “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto”, “La nica literatura revuo” kaj per franclingvaj artikoloj al diversaj gazetoj.
Ribillard estis ano de Budhana Ligo Esperantista kaj Redaktoro dum ĝia apero de la eŭropa eldono de La Budha Lumo.