Sekelj, Tibor
Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero), naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano, ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko.
La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.
Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan, francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.
En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
Sekelj naskiĝis kiel filo de Sidonia kaj de Leopold Sekelj, bestkuracisto kaj la familio translokiĝis plurfoje. Malmultajn monatojn post la naskiĝo de Tibor ĝi ekloĝis en Cenei en la nuna Rumanio kie Tibor pasigis la dek unuajn jarojn de sia vivo. La hejma lingvo estis la hungara, surstrate oni parolis ankaŭ lokan germanan dialekton. Tibor havis du pli aĝan fratinojn kaj 5-jarojn pli aĝan fraton Antonije kiu kunlaboris en kelkaj verkoj de Tibor. La familio ekloĝis en 1922 en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio, kie Tibor eklernis la serbokroatan; li tiam studis la francan kaj eĉ instruis ĝin al siaj kunuloj studinte kelkajn lecionojn pli frue ol ili. Li perfektiĝis en tiu lingvo kun franca instruistino; de tiam li akiris novan lingvon proksimume ĉiun kvaran jaron. Tie li finis bazan lernejon antaŭ la familio transloĝiĝis en 1926 al Nikšić (Никшић), Montenegro, kie li finis gimnazion. Jam en la mezlernejo li ekŝatis montgrimpadon kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron. En 1929 li ekvizitis universitaton por studi juron en Zagrebo (Kroatio) kaj diplomiĝis en 1933, kiel unu el la 3 plej junaj studentoj. En tiuj samaj jaroj li ankaŭ lernis pentrarton, skulptadon, la lingvon Esperanto (en la kurso de Ivo Rotković), filmreĝisoradon kaj ĵurnalismon. Per tiu lasta fako li komencis vivteni sin. En 1937 li eklaboris en Zagrebo kiel filmdramaturgo.
De 1939 ĝis sia vivofino Tibor Sekelj estis nelacigebla vojaĝanto. Eĉ se li revenadis al sia hejmlando, la emo esplori novajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj igis lin denove ekvojaĝi.