NAKSE/AKE – 2026

Daŭro
ĝis
Loko

Pasaje de los Almendrales, 2 – 4, Málaga (Hispanio)

Aliĝu al NAKSE/AKE-26

Ĉu vi pretas por neforgesebla etoso, kulturo, naturo, kaj kompreneble… esperanto?

Venu al la unua komuna E-aranĝo de ENa kaj AEU en la mirinda Malago!

 

Datoj kaj Loko

  • Kiam? De vendredo la 9-a ĝis mardo la 13-a de oktobro 2026.
    • Perfekte! Ĝi inkluzivas semajnfinon kaj nacian festotagon en Hispanio.
  • Kie? Malago, la perlo de Suda Hispanio!
  • Gastejo: Casa Diocesana Málaga (https://www.casadiocesanamalaga.com/)
    • Ni certigos komfortan kaj agrablan restadon por ĉiuj.

 

Nemaltrafeblaj ekskursoj: esploru Andaluzion!

Dum la tago, ni proponas fascinaĵojn, kiuj montros la naturajn kaj historiajn trezorojn de la regiono. Eblaj celoj inkluzivas:

  • La reĝa vojeto (El Caminito del Rey): Se vi kuraĝas, iru sur la impresan vojeton en neforgesebla natura loko! Vidu filmeton | Pli da info
  • Nerja: Belega marborda urbo kun mirindaj kavernoj kaj mirindaj vidoj! Pli da informoj
  • Frigiliana: pitoreska andaluza blanka vilaĝo en la interno de la regiono. Pli da informoj

 

Vespero: kultura programo en esperanto

Post la ekskursaj tagoj, ni ĝuos riĉan artan programon en esperanto, inkluzive de:

  • Koncerto aŭ muzika programo;
  • Prezentoj de partoprenantoj pri diversaj temoj;
  • Poezia promenado sub la malaga ĉielo;
  • Komunaj ludoj kaj babilrondoj por ligi amikecojn!

 

Kial aliĝi al NAKSE/AKE-26?

  1. Sperto: miksu naturon kaj kulturon en unu el la plej belaj regionoj de Hispanio.
  2. Lingvo: uzu esperanton konstante kaj plibonigu viajn kapablojn en realaj situacioj.
  3. Etoso: ĝuu la varman kaj malferman etoson de NAKSE/AKE, ideala por novaj kaj spertaj esperantistoj!

 

Ne prokrastu! Marku la datojn kaj preparu vin por oktobro 2026!