Jünger, Ernst

Ernst JÜNGER (naskiĝis la 29-an de marto 1895 en Heidelberg, mortis la 17-an de februaro 1998 en Riedlingen) estis germana verkisto de romanoj, eseoj kaj taglibroj, sed ankaŭ oficiro kiu kontribuis al la militistika teorio. Li ankaŭ estis unu el la plej gravaj teoriuloj pri la revolucia konservismo kaj la magia realismo.

Ekde sia juneco li interesiĝis pri entomologio, ŝatokupo al kiu li dediĉis sin dum sia tuta vivo kaj kiun li mencias en multaj el siaj verkoj. En 1913 li aliĝis al la franca Fremdula Legio kaj vojaĝis al Francio kaj Afriko. En 1914 li partoprenis la Unuan Mondmiliton kaj siajn travivaĵojn li rakontas en la libro In Stahlgewittern (Tempestoj el ŝtalo). Li ankaŭ partoprenis la Duan Mondmiliton kiel kapitano, kaj pasigis la plej grandan parton de la milito en Parizo.

Liaj preferataj temoj estas la tempo, la teknologio kaj ties influo al la homaro, la “dua vido”.

Publikaĵoj