Konsorcia magazeno de la Esperanta Civito
Ni invitas vin partopreni kursojn de esperanto ĉe Kultura Centro Esperantista (KCE), kie la modela instruado kuniĝas kun la ĉarmo de nia pitoreska regiono. Ĉi tie, tra la historiaj muroj de nia Esperanto-domo – jam centjara! – kaj la natura beleco, vi trovos ne nur kursojn por komencantoj kaj progresintoj, sed ankaŭ komunumon kiuj kundividas komunan pasion por esperanto.
Niaj kursoj estas organizataj por ke vi ne nur plibonigu vian lingvokapablon, sed ankaŭ spertu la riĉecon de la esperanta kulturo. Niaj instruistoj gvidos vin per mirinda vojaĝo tra la beleco de nia lingvo helpate de elstaraj beletraj referencoj.
La kursoj preparas vin por la niveloj A2 respektive B2 de nia lingvotesta sistemo (LTSEC). La akiro de diplomo ne nur pruvos vian lingvokapablon, sed precipe malfermas novajn eblojn ene de nia konsorcio, por via kariero kaj persona evoluo.
Ne maltrafu la ŝancon sperti la unikan miksaĵon de lernado kaj kulturo ĉe KCE. Aliĝu tuj al niaj kursoj por profiti rabaton ĉe la programkotizo kaj preparu vin malkovri la belecon de mirinda regiono de Svislando!
La elekto de la ĉambro NE inkluzivas la manĝojn.
Prezoj (tage/persone) por 1-lita ĉambro– 45,- CHF
Prezoj (tage/persone) por 2-lita ĉambro– 34,- CHF
Turisma imposto (tage/persone)– 4,- CHF
Organizante la ĉambrojn, ni klopodas apartigi ronkulojn de neronkuloj.
Tri manĝoj tage/persone en la Helvetia domo kostas 40,- CHF.
E-civitanoj rajtas je rabato laŭ la Mutuala Rabata Sistemo. Se vi ne estas civitano, sed intencas peti la civitanecon, ni invitas vin informiĝi tra la retejo de Esperanta Civito kaj kompili la petskribon.
Via (mal)konsento rajtigas nin publikigi aŭ ne komunajn fotojn en kiuj vi aperas.