Westover, Tim

Tim WESTOVER (naskiĝis la  24-an de majo 1982 (43‑jara)) estas estrarano de Esperanto-USA kaj plurfoje premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li esperantiĝis en 2000 kaj unue elektiĝis kiel estrarano de ELNA (nun Esperanto-USA) en 2001[1]. En 2005 li estis reelektita al la estraro de Esperanto-USA.[2]

S-ro Westover estis dufoje helpinstruisto ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en Brattleboro, Vermonto kaj San Diego, Kalifornio.

En 2005, s-ro Westover gajnis la trian premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA pro sia novelo “Spektaklo.” En 2006, li gajnis la duan premion por prozo pro sia novelo “Meduzet”.” En 2007, li gajnis la unuan premion por prozo pro sia novelo “Ruĝvela Ŝipo.” Krome li gajnis honoran mencion en la konkurso LIRO-2006 pro sia novelo “Nia Bestoĝardeno” kaj duan premion por prozo en la konkurso MUZO-2007 pro sia novelo “La Malplena Urbo.” Liaj verkaĵoj estis publikigitaj en Fonto, Literatura Foiro, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj La Brita Esperantisto, inter aliaj.

Publikaĵoj