Gabrielli, Lina
Lina GABRIELLI (1930 — 16-a de decembro 2016en Ascoli Piceno, Italio) estis itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino, eldonistino kaj verkistino esperantista ekde 1955. Ĝi estis precipe produktiva en la 1970-aj jaroj. Ŝi estis membro de Esperanta PEN-Centro, esperantlingva sekcio de PEN Klubo internacia; multfoje premiiĝis en belartaj kaj aliaj literaturaj konkursoj. Ŝi kunlaboris kun regionaj kaj naciaj tagĵurnaloj kaj ricevis la oran medalon de la ordeno de ĵurnalistoj de la itala regiono Komarkoj (itale: Ordine dei Giornalisti delle Marche) interalie pro ŝia profesia aktivado per la Esperanto-kulturo.
Esperanton ŝi lernis en 1955 en Bologna. Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn, ekzemple en la liceo B. Rosetti en San Bendedetto del Tronto. En la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Ŝi kunlaboris interalie kun la beletraj revuoj “Fonto”, “Literatura Foiro” kaj membris en Esperanta PEN-Centro. Ŝi kandidatis por la Blanka Listo al la unua Senato de la Esperanta Civito (2001). Membro de UEA ekde 1957, delegito de tiam ĝis 1984 kaj honora membro de UEA.
Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktis kaj eldonis dulingvan bultenon, Voce del Centro Esperantista Piceno, de kiu aperis pli ol 280 numeroj, regule ilustrite kun artaĵoj de la itala artistino kaj esperantistino Elena Bullo.
Aktiva ankaŭ kiel kultura organizantino, Lina Gabrielli iniciatis literaturajn konkursojn kaj ofte prelegvojaĝis. Ŝi ankaŭ gajnis premion post partopreno en la 31-a “Concorso internazionale di poesia regiosa 1999” (Konkurso internacia de religia poezio 1999).