CHF13.00
Fischer, Oldřich Arnošt
Oldřich Arnošt FISCHER (naskiĝis la 27-an de septembro 1955 en Třebíč) estas moravia esperantisto. Ekde 2025 honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ankaŭ lia edzino Gabriela Stier, rumana hungarino, estas esperantistino.
Laŭprofesie bestkuracisto laboranta kiel esploristo kaj tradukisto; li diplomiĝis per ekzameno pri ĉasado, sed li ĉasas nur per fotilo. Li esperantistiĝis en 1999 kaj vivas en Brno. Li publikigis kelkajn verkojn pri bestoj uzante proprajn fotojn. Kvankam katoliko, li preferas ekumenajn kaj KELI-kongresojn, pri kiuj li ŝatas prelegi.