Lindstedt, Jouko

Jouko LINDSTEDT (Helsinko, 15-a de julio 1955) estas finna lingvisto kaj esperantisto. Ekde 1998, li estas ano de la Akademio de Esperanto. Li elektiĝis esperantisto de la jaro (en 2000).

Li devenas de familio kun svedlingvaj praavoj; li konas la svedan, sed denaske parolas la finnan. Lindstedt eklernis Esperanton en 1969, aĝante 14 jarojn: li lernis la lingvon aŭskultante lingvan kurson elsendita de la publika radio de Finnlando. Poste, la saman jaron, li faris konkurson kaj gajnis senpagan partoprenon al la Universala Kongreso, kiun tiujare okazis en Helsinko.

«Mi fariĝis lingvisto pro tio, ke mi unue mi interesiĝis pri Esperanto» — deklaris dum intervjuo al Pola Ret-Radio. «Tio helpis min vidi, ke ĉiuj lingvoj havas strukturon eĉ se malpli simplaj, en aliaj lingvoj».

Li estas profesoro en la Instituto pri slavistiko kaj baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando), en la fakejo pri modernaj lingvoj;li ankaŭ esploradis pri la bulgara kaj makedona. En intervjuo por La Ondo de Esperanto, li asertis, ke Esperanto direktis liajn «esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo».

Li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en 2019.Li estis redaktando de la Hejma Vortaro kaj, en 1980, li estis inter la kunverkintoj de la Manifesto de Raŭmo; tamen, li estas kritika pri la raŭmisma movado: «La nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “raŭmistoj” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas». En 2000, li elektiĝis «esperantisto de la jaro», kune kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre.

En 1998 li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto; kiel akademiano, li plejparte interesiĝas pri la sekcioj de la gramatiko kaj ankaŭ de la vortaro.

Publikaĵoj