Golden, Bernard
Bernard GOLDEN (naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono - forpasis la 19-an de oktobro 2008[1]) estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto.
Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Veszprém (urbo) (Hungario) en 1971. Li laboris en la loka muzeo. Liaj du filoj Daniel Lariko kaj David Alko denaske parolas Esperanton.
Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato kaj membro de la Akademio de Esperanto (fako: vortaro). Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).
El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj «Hieraŭ — hodiaŭ — morgaŭ» (1982) kaj «Bestoj kaj homoj» (1987), la romanetoj «Infero en aŭtuno» (1993) kaj «Ŝamanoj en la kosmo» (1994), kaj la teatra volumo «Antaŭ la kulisoj» (1994).