Karen, Jiří
Jiří KAREN, propranome Ladislav PODMELE (naskiĝis la 11-an de junio 1920 en Litomyšl, mortis la 30-an de aprilo 2000) estis ĉeĥa kaj esperantlingva verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Karen eldonis 17 ĉeĥlingvajn poemarojn, el kiuj Flugilhava ŝtono kaj Antaŭ la naŭa ondo aperis en E-traduko de Jiří Kořínek resp. Rikardo Ŝulco. Li mem esperantigis la romanon La plej eminenta inter Pierotoj de F. Kožík (kun Josef Vondroušek), eldonis la broŝureton Poeto ne mortas (fragmentoj el verkoj de František Kožík), kontribuis per tradukoj el la ĉeĥa literaturo al la gazeto “Paco” kaj en ĉeĥaj periodaĵoj propagandis Esperanton. Liaj originale verkitaj poemoj aperis dise tra Esperantujo, ofte en “Fonto”.
Karen uzis ankaŭ Interlingvaon kaj verkis en ĉi tiu lingvo paralele al Esperanto kaj partoprenis la 12-an Conferentia International de Interlingua (Internacia Konferenco de Interlingvao) en Prago (1995).