Ošlak, Vinko

Vinko OŠLAK (naskiĝis en 1947 en Slovenj Gradec, Slovenio) estas slovena verkisto kaj tradukisto.

Ošlak studis politiksciencon en Ljubljana kaj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj. Li publikigas literaturon kaj eseojn kaj tradukas el la germana, la angla kaj Esperanto al la slovena kaj Esperanto.

Ekde 1983 li loĝas en Klagenfurt. Profesie li estas redaktoro kaj oficisto. Ekde 2004 li estas prezidanto de la Esperanta PEN-Centro.

 

  • La dia patrino parolas en Medjugorje, Klagenfurt/Celovec, Mohorjeva založba 1986 (COBISS.SI)
  • Jen la sablo el mia klepsidro, (taglibro 1983 ĝis 1986), Klagenfurt/Celovec: Mohorjeva/Hermagoras, 1991, 200 paĝoj (COBISS.SI)
  • Ŝakludantoj (dramo), Florianopolis: Fonto, 1997
  • La malbabela jaro — el la taglibro por la jaro 1987, Krakovo, Jadwiga 1999 (COBISS.SI)
  • Filozofii subtende — populare verkitaj dialogoj pri bazaj vivsencaj demandoj por junaj ver-serĉantoj, Klaǔdiforumo, Hermagoras 2000 (COBISS.SI)
  • Foje eĉ pensi estas ĝuo — La fruktoj de la filozofio kaj sentencoj, Klaǔdiforumo 2003

Publikaĵoj