Philippe, Benoît
Benoît PHILIPPE (naskiĝis en 1959 en Baden-Baden, Germanio) estas esperantisto, poeto kaj gimnazia instruisto naskiĝinta en Germanio.
Benoît Philippe naskiĝis en la tiama franca kvartalo de Baden-Baden, Federacia Respubliko Germanio), kie ekde 1963 li frekventis francajn lernejojn kaj ekde 1969 en la franca gimnazio lernis la germanan, la gepatran lingvon de siaj gepatroj, kiuj naskiĝis en la germanlingva Loreno(Francio). En 1976 li trapasis francan abiturientan ekzamenon (baccalauréat).
De 1976 ĝis 1983 Benoît Philippe studis germanan kaj francan filologiojn en la Universitato de Freiburg im Breisgau (Federacia Respubliko Germanio), kie li eklernis la okcitanan kaj la rumanan. Komence de sia studenta periodo li malkovris en librovendejo de la alzaca urbo Colmar la ekziston de Esperanto, kiun li poste en 1980 eklernis kun sia amiko Hubertus Schweizer (esperantisto ekde 1973). Li plu studis lingvistikon kaj francan literatursciencon en la universitato de Konstanz (Federacia Respubliko Germanio) de 1983 ĝis 1991, kiam lia doktora disertacio aperis sub la titolo Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto (Lingva evoluo en planlingvo ekzemple de Esperanto).
En 1993 li ŝanĝis sian francan ŝtatanecon kontraŭ la germana kaj ekde tiu jaro laboris kiel gimnazia instruisto de la franca kaj de la germana en Tuttlingen kaj ekde 1995 en Dresdeno (Federacia Respubliko Germanio), kie li kuratoras la Saksan Esperanto-Bibliotekon ekde 2001. Ekde 2016 li instruas la francan kaj la germanan en la Deutsche Schule Prag — Německá Škola v Praze (germana lernejo de Prago).