Roth, Joseph
Joseph ROTH (naskiĝinta la 2-a de septembro 1894 en Brodi, mortinta la 27-a de majo 1939 en Parizo) estis aŭstra verkisto. En siaj sociaj romanoj, influitaj de la realismo de la 19-a jarcento, kiel Radetzkymarsch(1932) kaj Die Kapuzinergruft (1938) li pentris nostalgian bildon de la pereinta Danuba Monarkio. Centra motivo por la priskribo de la destinoj de orienteŭropaj judoj estas la mito pri Ahasvero (Flucht ohne Ende, 1927, Juden auf Wanderschaft, eseoj, 1927). Li estis sub la influo de la grupo Jung-Wien. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
La filo de komercisto pri ligno kaj greno studis, post frekvento de Kronprinco-Rudolfo-gimnazio en Brodi, filozofion kaj germanistikon en Lvivo (1913) kaj Vieno (1914). Post 1916 li soldatis, unue kiel milita ĝendarmo, poste kiel kunlaboranto de la fronta informoservo. Antaŭe aperis la unua rakonto Der Vorzugsschüler (1915).
Dum la milito li publikigis felietonajn artikolojn kaj poemojn en gazetoj de Prago kaj Vieno. En 1918 li revenis Vienon kaj iĝis en 1919 ĵurnalisto de la maldekstra-liberala ĵurnalo Neuer Tag. Post la transloĝiĝo en Berlinon en 1920 li edziĝis en 1922 al Friederike Reichler.