Szilágyi, Ferenc
SZILÁGYI Ferenc (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967 en Borås) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.
Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora. Li estis ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.
Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de Hungara Esperantista Societo Laborista, de 1929 en Hungarlanda Esperanto-Societo. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.
Li kontribuis al Hungara Heroldo, Heroldo de Esperanto, Litova Esperanto-Revuo, Pola Esperantisto, Sveda Esperanto-Gazeto kaj Literatura Mondo, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al Hungara Antologio (1933) kaj al Sveda Antologio. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
Kiel eminenta stilisto, li estis ĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo.