TEAM

TEAM estas slovaka pop-rokmuzika grupo. Dum la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson “Zlatý slávik” (Esperante: “Ora Najtingalo”). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio “kantisto”, superante i. a. Karel Gott-on.

En 1989, Team eldonis la albumon “En Esperanto” (resp. “Ora Team’”, la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.

Publikaĵoj