Kultura Esperanto-Festivalo

Daŭro
ĝis
Loko

Esperanto-Domo, Chemin des Postiers 27, La Chaux-de-Fonds, Svislando

(LISTO DE ALIĜINTOJ SUBE)

 

Karaj kleremuloj! 
 


Ni invitas vin al la 14a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), kiu okazos de la 28a de julio ĝis la 3a de aŭgusto 2025 en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tiu ĉi unika evento estas vera festo de la esperanta kulturo, kiu kunigas diversajn artformojn kaj kreemajn aktivecojn. 


Pri la Festivalo 

KEF estas tradicia festivalo de originala E-kulturo, kiu ĝis 2009 okazis sen regula kadenco en nordiaj landoj. Ekde 2022, ĝi okazas ĉiujare en Svislando, kunorganizata de Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Studenta Esperanta Ligo (STELO).  

La festivalo proponas riĉan kaj varian programon, kiu inkluzivas muzikajn prezentojn, teatrajn spektaklojn, literaturajn eventojn, atelierojn pri pupteatro, kantado kaj tabloludoj, krome ekskursojn diversajn en la koro de Ĵuraso, natura mirindaĵo nepre vizitinda. 

Parto de la eventoj okazos kiel kutime en la Esperanto-Domo, kie gastis en agrabla etoso jam la tri pasintaj KEF, sed ni utiligos “La Turlutaine” por la teatraj prezentoj kaj la templon en Loklo por la koncertoj (fortepiana, recitala, korusa).  

Trafu ĉi tiun unikan ŝancon partopreni kulture riĉan eventon, karakterizitan interalie de valoraj gastronomiaj proponoj! 

Ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ novulo en la komunumo, ni ofertas al vi la ŝancon ĝui altkvalitan kulturan programon kaj plibonigi vian esperanton en amika etoso dum la milda svisa somero. 

Ni atendas vin en Ĉaŭdefono por sperti kune dum KEF (28/07/2025 — 03/08/2025) la riĉecon kaj viglecon de la esperanta kulturo! 


PROGRAMKOTIZO:
Ĝis 31/03/2025: 80 CHF/EUR
Ĝis 30/05/2025: 100 CHF/EUR
Poste: 120 CHF/EUR

MANĜOJ (inkluzivas maten-, tag- kaj vesper-manĝojn):
40 CHF/EUR tage/persone

TRANOKTADO:
1-lita ĉambro: 45 CHF/EUR tage/persone

2-lita ĉambro: 34 CHF/EUR tage/persone

 

ALIĜU TUJ AŬ SKANU LA QR-KODON:

 

Bildo
kef25

 

 

 

LISTO DE ALIĜINTOJ

 

1 — Giorgio Silfer – Eŭropo

2 — Conny Klee – Germanio

3 — Saŝa – Frentanio

4 — Manuela – Esperantio

5 — Conny M. – Germanio