Kultura Esperanto-Festivalo – 2025

 

Karaj kleremuloj! 
 


Ni invitas vin al la 14a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), kiu okazos de la 28a de julio ĝis la 3a de aŭgusto 2025 en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tiu ĉi unika evento estas vera festo de la esperanta kulturo, kiu kunigas diversajn artformojn kaj kreemajn aktivecojn. 


Pri la Festivalo 

KEF estas tradicia festivalo de originala E-kulturo, kiu ĝis 2009 okazis sen regula kadenco en nordiaj landoj. Ekde 2022, ĝi okazas ĉiujare en Svislando, kunorganizata de Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Studenta Esperanta Ligo (STELO).  

La festivalo proponas riĉan kaj varian programon, kiu inkluzivas muzikajn prezentojn, teatrajn spektaklojn, literaturajn eventojn, atelierojn pri pupteatro, kantado kaj tabloludoj, krome ekskursojn diversajn en la koro de Ĵuraso, natura mirindaĵo nepre vizitinda. 

Parto de la eventoj okazos kiel kutime en la Esperanto-Domo, kie gastis en agrabla etoso jam la tri pasintaj KEF, sed ni utiligos “La Turlutaine” por la teatraj prezentoj kaj la templon en Loklo por la koncertoj (fortepiana, recitala, korusa).  

Trafu ĉi tiun unikan ŝancon partopreni kulture riĉan eventon, karakterizitan interalie de valoraj gastronomiaj proponoj! 

Ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ novulo en la komunumo, ni ofertas al vi la ŝancon ĝui altkvalitan kulturan programon kaj plibonigi vian esperanton en amika etoso dum la milda svisa somero. 

Ni atendas vin en Ĉaŭdefono por sperti kune dum KEF (28/07/2025 — 03/08/2025) la riĉecon kaj viglecon de la esperanta kulturo! 

 

Personaj informoj
Nomo
Genro
Adreso
Telefono aŭ Telegramo

Kontribuo al la programo
Ĉu vi proponas programeron?
Datoj de alveno kaj foriro
KEF okazos de la 28/07/2025 (unua ebla alventago) ĝis la 03/08/2025 (fermo de la festivalo).

 


7
6
Tranoktado kaj manĝoj
Tranoktado

 

La tranoktejo  kaj kongresejo estas la Helvetia domo, en Ĉaŭdefono, Chemin des Postiers 27, 2300.

La elekto de la ĉambro NE inkluzivas la manĝojn.
 

Prezoj (tage/persone) por 1-lita ĉambro
– 45,- CHF

Prezoj (tage/persone) por 2-lita ĉambro
– 34,- CHF

Turisma imposto (tage/persone)
– 4,- CHF

 

Ĉambro
Mi kundividos la 2-litan ĉambron kun

Ĉu vi ronkas?

Organizante la ĉambrojn, ni klopodas apartigi ronkulojn de neronkuloj.


Kie mi manĝos?

 

Tri manĝoj tage/persone en la Helvetia domo kostas 40,- CHF.

 

Mi manĝas

CHF0.00
Mutuala Rabata Sistemo
Ĉu vi havas la esperantan civitanecon?

E-civitanoj rajtas je rabato laŭ la Mutuala Rabata Sistemo. Se vi ne estas civitano, sed intencas peti la civitanecon, ni invitas vin informiĝi tra la retejo de Esperanta Civito kaj kompili la petskribon.

 

Bonvolu indiki vian CEN-kodon.
Ĝi estas indikita sur via E-legitimilo.
Se vi ne konas aŭ memoras vian CEN-kodon bonvolu kontakti registro [ĉe] esperantio [punkto] net (registro[at]esperantio[dot]net)

 

Mi aplikas direktivon Hiltbrand kiel
Privateco kaj sekureco
Ĉu vi konsentas aperi en publikaj fotoj?

Via (mal)konsento rajtigas nin publikigi aŭ ne komunajn fotojn en kiuj vi aperas.

Ĉu vi volas aperi en la listo de aliĝintoj?
Kongreskarto
Programa kotizo
Programkotizo:
ĝis la 31/03/2025: 80,- CHF
ĝis la 31/5/2025: 100,- CHF
poste: 120,- CHF

 


CHF100.00
Plena kotizo
CHF100.00