Kurso pri la Civita Konstitucio

Docento
Giacomo Comincini
Daŭro
ĝis
Loko

Telematika kurso

Telematika kurso, gvidota de d-ro Giacomo Comincini, enkondukos interesatojn en la strukturon, funkciadon kaj evoluon de la normaro de la Esperanta Civito. Oni malkovros la fontojn de la Civita juro, la hierarkion de la normoj kaj la rilaton inter la Pakto por la Esperanta Civito kaj aliaj juraj tradicioj, kun konstanta komparo al aliaj diversaj sistemoj. 

 

PROGRAMO:

 

Kurso pri la Civita Konstitucio

docento: d-ro Giacomo Comincini

 

1 – Fontoj de la Civita juro

  • Hierarkio de la normoj
  • Komparo kun la anglosaksa juro
  • Pakto por la Esperanta Civito

2 – La Konstitucio de la Civito

  • Strukturo kaj ĉefaj principoj
  • Ĝenerala priskribo de la sistemo
  • Komparo kun aliaj sistemoj (Britio, Germanio, urboŝtato Berlino)

3 – La Parlamento

  • Principoj de la duĉambrismo
  • Forumo
  • Senato
  • Komparo kun aliaj sistemoj (Usono, Svislando, Germanio, Britio, Sovetio)

4 – La ekzekutivo

  • Konsulo kaj ĝia naturo
  • Kapitulo kaj ĝia naturo
  • Komparo kun aliaj sistemoj (Usono, Svislando, Britio, urboŝtato Berlino)

5 – Aliaj temoj

  • La Kortumo
  • Referendumoj
  • Balota sistemo
  • Registra instanco

6 – La normigo (1)

  • Strukturaj normoj (lois organiques)
  • Direktivoj kaj leĝoj

7 – La normigo (2)

  • Aplikaj aktoj (reglamentoj, administraj aktoj)
  • Konsulaj aktoj (ediktoj kaj dekretoj)
  • Nomenklaturo de la normaro

8 – Eksperimenta parto

  • Kiel verki interogacion kaj interpelacion?
  • Kiel verki proponon de rezolucio?

9 – Eksperimenta parto

  • Kiel verki konsulan akton?
  • Kiel verki normon?

10 – Konkudoj

  • Naturo de la Civita Konstitucio
  • Reformoj kaj tendencoj