Konsorcia magazeno de la Esperanta Civito
Telematika kurso, gvidota de d-ro Giacomo Comincini, enkondukos interesatojn en la strukturon, funkciadon kaj evoluon de la normaro de la Esperanta Civito. Oni malkovros la fontojn de la Civita juro, la hierarkion de la normoj kaj la rilaton inter la Pakto por la Esperanta Civito kaj aliaj juraj tradicioj, kun konstanta komparo al aliaj diversaj sistemoj. La kurso okazos de 15 Majo ĝis 30 Junio 2026.
PROGRAMO:
Kurso pri la Civita Konstitucio
docento: d-ro Giacomo Comincini
1 – Fontoj de la Civita juro
2 – La Konstitucio de la Civito
3 – La Parlamento
4 – La ekzekutivo
5 – Aliaj temoj
6 – La normigo (1)
7 – La normigo (2)
8 – Eksperimenta parto
9 – Eksperimenta parto
10 – Konkudoj