Imby, Emiano
Kálmán KALOCSAY (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de la Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: Emiano Imby, C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj, kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.