La korbo malplenas.
Enlumas min senlimo
CHF40.00
Minnaja, Carlo. Enlumas min senlimo. Prilly (Lausanne): Kooperativo de Literatura Foiro. 1990. 271 p.
Striokodo (ISBN)
9783906595030
Carlo Minnaja (red.), Enlumas min senlimo
Itala poezio de la dudeka jarcento
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1990
Vi estas kiel lando
pri kiu neniu parolis.
Vi atendas nenion
escepte de l” parolo
kiu fluos el la fono
kiel frukto inter branĉoj.
Tamen vento vin atingas.
Sekaj aĵoj kaj mortaj
vin kovras kaj flugas en vento.
Membroj kaj antikvaj paroloj.
Vi tremas eĉ dum somero (p. 192).