La korbo malplenas.
Krokize de mia ĝardeno
CHF10.00
Nemere, István. Krokize de mia ĝardeno. Prilly (Lausanne): Kooperativo de Literatura Foiro. 1992. 59 p.
Striokodo (ISBN)
9783906595061
István Nemere, Krokize de mia ĝardeno
Rakontoj kaj krokizoj
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1992
Mi ankoraŭ nenion komprenis. La patro estis en la ĝardeno kaj iradis tien-reen kun belega fajro en la okuloj. La patrino kuiris, aŭ muzikon aŭskultis. Sidante en fotelo mi legis, legis. Enpense mi migris sur aliaj kontinentoj, ja mia mondo estis fora, fermita en libroj.
Mi ne komprenis tiam, ke la ĝardeno atendas ankaŭ min. Ke ĝi etendis sian teritorion ankaŭ miaflanken. Mia patro komprenis tiun vokon – mi ne.
Hodiaŭ ankaŭ mi estas patro kaj aŭdas tiun vokon de la tero. Nun mi jam kuregus por fosi teron, purigi fruktarbojn. Ĝisgenue iri en herboj, ĝoji pro bestoj miaj. Mi kuregus.
Sed mi ne havas ĝardenon (p. 18).