Bulthuis, Hendrik Jan

Hendrik Jan BULTHUIS [bilthejs] (naskiĝis la 15-an de septembro 1865 en Warffum, mortis 27-an de aprilo 1945 en Menterwolde) estis nederlanda esperantisto, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, originala romanisto, tradukanto kaj verkisto.

En sia juneco Bulthuis estis volapukisto, en 1899 li ricevis diplomon en Volapuko kiel ĉefinstruisto. En 1901 Dreves Uitterdijk sendis al li lernolibron de Esperanto kaj post tiu tempo li estis esperantisto. Bulthuis multe korespondis kun alilandaj esperantistoj, multe propagandis Esperanton, precipe en Hago, gvidis kursojn, funkciis kiel sekretario de ekzamena komitato ekde ĝia starigo ĝis la 1930-aj jaroj. De 1910 li estis membro de la Lingva Komitato.

Post la emeritiĝo en 1924 li laboris nur por Esperanto – kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, Bulthuis estas unu el la plej persistaj laborantoj en la Esperanta kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia Du Biletoj, tradukita el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn kaj broŝurojn — Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio tradukita el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la literatura aldono de Lingvo Internacia en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originaloj.

Kiel poeto Bulthuis eldonis nur La du Ŝipoj, 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelono.

Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan Onklo el Ameriko, 1922, dramon Malriĉa en Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 Salomeo, dramon de la anglo Oscar Wilde.

El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, kaj Josefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 Karaktero, el la nederlanda de J.M. van Stipriaan Luïscius (tiu verko aperis ankaŭ en la finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, tradukitaj ĉiuj el la Esperanta teksto).

Publikaĵoj