Ĥajam, Omar

Ghiyāth al-Dīn Abū al-Fatḥ ʿUmar ibn Ibrāhīm Nīshābūrī[1][2] (18-a de majo 10484-a de decembro 1131), Esperante kutime nomata Omar Ĥajam aŭ, pli malofte, Umar Kajjam laŭ propono de Gaston Waringhien, estis irana astronomo, matematikisto kaj poeto el Nejŝaburo en provinco Ĥorasano, Persio(nuna Irano). La nomo ĤajamKajjam devenas de profesia familia kromnomo al-Kayyami, t.e. “tentofaristo”, kio supozeble estis la profesio de liaj gepatroj. Multajn siajn verkojn li modeste subskribis simple “Umar-i-Khayyām (perse عمر خیّام), kion eblas traduki kiel “Omar la tentofaristo” aŭ “Omar el la klano de tentofaristoj”.

Kvankam ankaŭ al astronomio kaj matematiko li faris gravajn kontribuojn, tamen verŝajne sian famon tra la mondo Ĥajam pleje ŝuldas al siaj poemetoj verkitaj en formo de robaio. Ĥajamajn robaiojn oni jam tradukis en tre multajn lingvojn, ĉar tio, kion li esprimas sia-robaie, ententas problemojn, kiujn vid-al-vidiĝas ĉiu homo dum la vivo, sendepende de la nacio, haŭt-koloro, lando, … t.e. simple pri estado kaj ne-estado — kaj kia estado.

Lia famo en Okcidento komenciĝis kiam Edward Fitzgerald tradukis la robaioj en la anglan en 1859 en kolekton de poemoj. La kantoj estas komponitaj laŭ persaj pezoj de kvarliniaj unuoj. Tio estis konata kiel Robajoj de Omar Ĥajam.

La radikoj de la robaio kuŝas en persa popola poezio, kaj Ĥajam purigis kaj formulis ĉi tiun poezian formon. Ofte la kolumnoj estas plenaj de riĉa enhavo. Ĉar la poemoj provokis religian opozicion, ili estis sekrete kopiitaj kaj ankaŭ aldonitaj al la poemoj de aliaj verkistoj. El la pli ol 5 000 kantoj atribuitaj al iamiam, nur inter 158 kaj 500 estas konsiderataj aŭtentikaj.

Publikaĵoj