Karinthy, Frigyes

KARINTHY Frigyes [karinti] (naskiĝis la 25-an de junio 1887en Budapeŝto; mortis la 29-an de aŭgusto 1938 en Siófok) estis eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.

Lia edzino estis Etel Judik, lia filo estis Ferenc Karinthy, lia nepo Márton Karinthy.

Li verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungaria Esperanto-Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis la lingvon.

Publikaĵoj