Baur, Arthur

Arthur BAUR (naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko, mortis la 17-an de septembro 2010 en Männedorf) estis svisahonora membro de UEA. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia.

Li naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko kiel filo de profesoro pri kemio. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologion. Li doktoriĝis kun disertacio pri la adjektivo ĉe profesoro Boetthius de Notker. Li fariĝis ĵurnalisto kaj finfine estis de 1967 ĝis 1980 ĉefredaktoro de la taggazeto Der Landbote en Vinterturo. En 1943 li edziĝis kun Heidi Baur-Sallenbach, kun kiu li havis du gefilojn, nome Roman kaj Irène.

Arthur Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societokaj Universala Esperanto-Asocio. De 1980-1986 li estis redaktoro de Svisa Esperanto-Revuo. Li gvidis la informservojn de la 31-a kaj de la 32-a Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj ambaŭ okazis en Berno kaj estis membro de la LKK de la 64-a UK en Lucerno. Li verkis multnombrajn librojn en Esperanto kaj en la germana lingvo pri Esperanto, la retoromanĉa, la alemana kaj multaj aliaj temoj. En 1946 Baur komencis je instigo de Edmond Privat la kurtondajn elsendojn de Svisa Radio Internacia, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Svisa Kurtonda Servo. Arthur Baur kunlaboris por la 5-minutaj semajnaj elsendoj, kies redaktado en la jaro 1947 estis komplete koncedita al li. Baur kunlaboris en la redakta teamo de SRI ĝis 1991.

Publikaĵoj