Bociort, Ignat Florian
Ignat Florian BOCIORT (naskiĝis la 13-an de oktobro 1924 en Cărand, la sud-okcidenta parto de Rumanio; mortis la 2-an de decembro 2015 en Berlino) estis rumana profesoro pri rumana lingvo kaj literaturo, literatura kritikisto, kultursciencisto, verkisto, eseisto, esperantisto, interlingvisto kaj honora membro de UEA.
Li esperantistiĝis loĝante en Berlino dum la malfruaj 1960-jaroj. Post tiea doktoriĝo li hejmenvenis al Rumanio.
Ĉar en la socialista (komunisma kaj diktatora) Rumanio (proklamita en 1947), Esperanto-agado estis strikte malpermesata (lokaj ŝtataj organoj obeis pli-malpli severe la aktualan doktrinon), li kuraĝe kaj persiste kontaktis persone pli ol 20 ministrojn kaj aliajn altrangulojn, kiuj ekde tiam ŝirmis la antaŭe malpermesitan agadon. Poste li estis ege aktiva en la revigliĝo de la iama Esperanto-movado en Rumanio.
En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la rumana Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedevigan sed egalrajtan studobjekton en ĉiuj filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda Asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, interalie la lernolibron Curs elementar de Esperanto(1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora prezidanto.
En 1978 li kreis akademian kolektivon pri Esperanto kaj interlingvistiko, kadre de la rumana Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Li sukcesis enkonduki Esperanton kiel oficialan, nedevigan studobjekton en ĉiujn filologiajn fakultatojn de la lando, estigis Esperanto-sekcion en la rumana Societo pri Filologiaj Sciencoj. Li amase prelegis pri Esperanto, ekzemple al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj.