Mandelŝtam, Osip
Osip Emiljeviĉ Mandelŝtam[1] (ruse Осип Эмильевич Мандельштам, judgermane אָסיפּ מאַנדעלשטאַם, Osip Mandelshtam, pole Osip Mandelsztam; naskiĝis la 3./ 15-an de januaro 1891, mortis la 27-an de decembro 1938) estis rusa poeto kaj eseisto, kiu vivis en Rusio dum kaj post ĝia revolucio kaj kresko de Sovetunio. Li estis unu el la plej bonkvalitaj membroj de la akmeista skolo de poetoj. Li estis arestita fare de la registaro de Josif Stalin dum la subpremo de la 1930-aj jaroj kaj sendita en internan ekzilon kun sia edzino Nadeĵda. Poste oni permesis al ili translokiĝi al Voroneĵ en sudokcidenta Rusio. En 1938 Mandelstam estis arestita denove kaj kondamnita al tendaro en Siberio. Li mortis tiun jaron en transita tendaro.