Johansson, Sten

Sten JOHANSSON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1950en Kalmar, Svedio) estas Esperanta aŭtoro kaj tradukisto.

Johansson loĝas en Norrköping. Li laboris en urba administrejo, pri statistiko, prognozoj, kaj analizado pri publikaj servoj.

Li kolektas informojn kaj recenzojn pri originala Esperanta literaturo kaj pri la Esperant-lingvaj aŭtoroj ĉe http://esperanto.net/literaturo/. (OLE)

En 2018 li ricevis la premion Grabowski pro sia tuta verkaro kaj ties valoro por la Esperanto-kulturo kaj pro siaj tekstoj, kiuj helpas aliajn homojn verki. En 2022 li ricevis la Laŭron de la Akademio pro la romano Sesdek ok.

Publikaĵoj