Corsetti, Renato
Renato CORSETTI (29-an de marto 1941 en Romo, 1-a de februaro 2025 en Londono) estis itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.
La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).
Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. En 1998 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj ekde 2020 li denove anas en la skipo de lingvaj konsilantoj de Monato.