Dek, Liven

Liven DEKMaría Zocato Díez, aŭ Svena Dun kaj pluraj aliaj, estas pseŭdonimoj de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (naskiĝis en 1950 en Kantabrio, Hispanio) estas hispana Esperanto-verkisto, -tradukisto, -vortaristo, -eldonisto kaj membro de la Ibera Skolo (esperanta literatura skolo). Li estas eksmembro de la Akademio de Esperanto post sia demisio la 4-an de januaro de 2013, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.

Gutiérrez estas kemia inĝeniero, kiu lernis Esperanton kiam li estis 19-jara. Li eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto.

Ĝis 2005 li estis redaktoro de la organo de Hispana Esperanto-Federacio Boletín. Li kunlaboris kaj kunlaboras en pluraj revuoj, ekzemple en Monato kaj Literatura Foiro, kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li verkis lernolibron por hispanlingvanoj kaj vortaron esperantan-hispanan kaj hispanan-esperantan.

Publikaĵoj