Heredia, José-María de

José-Maria de Heredia Girard (La Fortuna, proksime de Santiago de Cuba, 22a de novembro 1842 – kastelo de Bourdonné, proksime de Houdan, Yvelines, 3a de oktobro 1905) estis franca poeto kaj tradukisto de kuba deveno, unu el la ĉefaj figuroj de la parnasismo. Li devas esti malkonfuzita kun la samnoma kuba poeto José María Heredia (1803-1839), alinome José María Heredia y Heredia, konata ankaŭ kiel José María Heredia y Campuzano.

José-María de Heredia estis la dekkvina membro elektita por la 4a sidloko de la Franca Akademio en 1894.

Li ok-jaraĝa venis en Francion, kaj poste edukiĝis tie, kvankam revenis de tempo al tempo al Kubo. La verkaro de Leconte de Lisle impresis kaj influis lin. Li klopodis studi juron, sed fifnine en la 1860-aj jaroj li ekverkis sonetojn kaj aliajn klasikstilajn poemojn. Li amikiĝis kun verkistoj kiel Sully Prudhomme kaj Catulle Mendès, kaj publikigis siajn poemojn en revuoj kiel Revue des Deux Mondes, Le Tempskaj Le Journal des Débats.

En 1893 li arigis siajn sonetojn en libro, nome “Les Trophées”, eldonita de Alphonse Lemerre kaj dediĉita al Leconte de Lisle, nome sia ĉefa verko kaj unu el la plej gravaj de la parnasisma poezio.

Publikaĵoj