Eroŝenko, Vasilij Jakovleviĉ
Vasilij Jakovleviĉ EROŜENKO (ruse Василий Яковлевич Ерошенко, ukraine : Василь Якович Єрошенко) naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka, Rusio, kaj mortis la 23-an de decembro 1952. Li estis blinda anarkiista verkisto, poeto, tradukisto, lingvisto, instruisto kaj Esperantisto. Kvankam li estis blinda, li danke al Esperanto kapablis vojaĝi al Japanio kie li studis masaĝo-terapion kaj verkis japane kaj al Ĉinio kie li instruis la rusan literaturon. En lia hejmlando (Rusa Imperio) li longe restis nekonata.
Li fariĝis blinda ekde la 4-a jaraĝo. Kiam li estis 9-jara li eniris en blindula lernejo en Moskvo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910 kiam li estis ĉ. 20-jarulo. Helpe de lia scio de Esperanto li en 1912 entreprenis sian unuan vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. Poste li daŭrigis vojaĝi helpe de Esperanto.
Pentraĵo en la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio de Tsune Nakamura kiu en 1920 pentris Vasiljj Eroŝenko. La sama pentraĵo troviĝas sur memortabulo dediĉita al li kiun oni inaŭguris en Lviv, dum la 24-a Kongreso de Ukraina Esperanto-Asocio.
En aprilo de 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis la arton de masaĝo ĉe blindula lernejo en Tokio, kie li eksciis ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per la metio de masaĝisto, unu el la tradiciaj laborpostenoj por blinduloj. En Japanio li ankaŭ instruis Esperanton inter la blindaj studentoj.
Post du jaroj li vojaĝis en Tajlandon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton (Hindio), li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris el Barato kaj tra Ŝanhajo denove alvenis en Japanio.
Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
La unuan de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li iris al Ĉinio kaj dum 1922 lekciis pri la rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.