Giordano, Alessio
Alessio GIORDANO naskiĝis en Termoli, Italio (1997), medio ĉirkaŭata de minoritatoj slavaj kaj albanaj. Li estis edukita en la loka idiomo, latinida lingvo karakterizita plejparte de maristaj esprimoj kaj aparta fonologio pro turka influo. Li eklernis la italan dum la baza lernejo kaj, ne sufiĉe trempita en minoritataj veprejoj, en 2018 iĝis esperantisto.
Li bakalaŭriĝis pri filozofio (2019) per disertaĵo koncerne la historion de la gramatikaj studoj pri ergativeco en la kartvelaj lingvoj, poste daŭrigis sian akademian karieron per magistriĝo pri lingvistiko (2022), kies fina laboro pritraktis lingvopolitikon kaj lingvoplanadon en la ciskaŭkaza Osetio. Pro siaj polimorfaj interesoj, li laboris unu jaron kiel arĥivisto ĉe Biblioteko Ghislieri, en Pavia, kie dum du jaroj estis ankaŭ dungita profesoro pri “Esperantaj lingvo kaj kulturo” en la respektiva universitata kolegio. Post kvinjara konstanta redaktado de Il Chiasmo, kultura gazeto de Itala Enciklopedio Treccani, li estis regalita per la titolo de honora redaktoro, kaj en 2020 eniris la skipon de Literatura Foiro. Du jarojn poste li estis akceptita de Esperanta PEN-Centro kiel eseisto kaj aŭtoro de pli ol sepdek artikoloj, parte esperantlingvaj, sed ankaŭ en la itala, angla, franca, rusa kaj kartvela.