La korbo malplenas.
Kadifeli, Vasil
Vasil KADİFELİ (1959-) estas grekdevena turka esperantisto kaj emerita komputila programisto. Li esperantistiĝis en malfrua aĝo en la jaro 2012. Dum sep jaroj li redaktis la elektronikan revuon Turka Stelo. Li tradukis la biografion kaj elektitajn poemojn de la fama turka poeto Nazim Hikmet Ran, aperintaj en Poezia Antologio, publikigita de Mondial en 2016. En 2024 aperas lia traduko de Istanbul’ Istanbulo, de Burhan Sönmen, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro.