Kheir-Khan, Reza

Reza Kheir-Khan naskiĝis en Teherano, ĉefurbo de Irano, studis la anglan lingvon ĉe la Kolegio de Tradukado kaj laboris por iranaj revuoj kiel tradukisto, redaktoro kaj ĵurnalisto.
En 1986 li komencis lerni Esperanton kaj post unu jaro li partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio, Pollando. En 1989 li migris al Nederlando, kie li laboris kiel volontulo en la Universala Esperanto-Asocio dum tri monatoj. Ekde tiam li laboris kiel profesia esperantisto kaj vizitis pli ol 20 landojn.
De 1992 ĝis oktobro 1998 li loĝis proksime de Tokio kaj laboris en la Internacia Sekcio de la Yumeiho-Kliniko (japana masaĝterapio), kie li respondis leterojn pri Yumeiho el la tuta mondo. Li ankaŭ instruis Esperanton en kelkaj Esperanto-kluboj en kaj ĉirkaŭ Tokio, verkis artikolojn por Esperanto-revuoj, kaj produktis serion da kasedoj nomatan “Nightingale”.
De 1998 ĝis 2000 li loĝis en la gubernio Kagawa (insulo Ŝikoku), kie li instruis Esperanton kaj la anglan ĉe kompanio nomata Swany.
En 2000 li translokiĝis al Tajvano, kie li nun profesie instruas la anglan.

Publikaĵoj