Amplifiki
Amplifiki estis Esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund en la jaro 1982. Ĝi signis la komencon de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. LF-koop eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estas Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Rome. Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj, ekzemple Kim en Esperanto Desperado, kaj Bertilo kaj Martin en Persone.
La nomo estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la Esperanto-muzikkomunumo.
Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo “Tute negravas” iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas “IS” (himno de la Internacia Seminario) kaj “Sola”.