Vaha, Blazio

WACHA Balázs, ankaŭ konata en Esperanto kiel Blazio VAHA (naskiĝis 1948) estas hungara Esperantisto. Wacha naskiĝis en urbo Győr. Aŭtoro de grava originala romano Adolesko.

Balázs Wacha studis filologiojn hungaran, rusan, Esperantan (1968-1973), poste li doktoriĝis en la universitato en 1978. Ĝis 1981 instruadis la rusan, ekde 1981 esploras historion de la hungara lingvo. La romanon Adolesko li finverkis en 1976, por la konkurso R. Schwartz. Ĝi aperis en 1987. Verkis artikolojn pri tempo kaj aspekto en Esperanto, pri vortospecoj, pri lingvopolitiko. Li kandidatiĝis en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Kun la edzino Judit Schiller li havas tri infanojn denaske Esperanto-parolantajn. En la jaro 2008 li emeritiĝis.

Publikaĵoj