Korĵenkov, Aleksander

Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков; naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov, Sverdlovska provinco, Sovetunio) estas sovetia kaj rusia esperantisto.

Li studis en la Tjumena Industria Instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo). En somero 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.

Li esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto-klubon kaj regionan organizon. En 1981-1982 li estis sekretario de LKS — neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la 1980-aj jaroj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Rusio (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.

Li eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Li redaktis la revuon La Ondo de Esperanto de 1991 ĝis la jaro 2020, kiam la gazeto fariĝis virtuala. Li eldonis kun sia edzino Halina Gorecka pli ol 75 librojn en/pri esperanto kaj tradukis kelkajn librojn. Korĵenkov estas aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Li estas estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—) kaj la sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro.

Publikaĵoj