Lönnrot, Elias
Elias LÖNNROT (naskiĝis la 9an de aprilo 1802 en Sammatti, mortis la 19an de marto 1884 samloke) estis finna kuracisto kaj kultura aganto, i.a. kompilinto de Kalevala.
Li estis la dua patro de finna skriba lingvo apud Mikael Agricola. Krom kolektado de Kalevala li inventis novajn vortojn kaj kompilis vortarojn.
Lönnrot doktoriĝis en 1832 kaj poste li laboris kiel distrikta kuracisto en Kajaani. Li estis la sola kuracisto en distrikto de 4 000 homoj. De Kajaani li faris poemkolektajn vojaĝojn al rusia Karelio kaj diversaj partoj de Finnlando. La unua versio de Kalevala pretiĝis en 1835-1836 kaj la dua, pliampleksigita eldono en 1849. Lia finna-sveda vortaro aperis en 1866-1880.
Li estis ankaŭ botanikisto kaj verkis la unuan botanikan libron en la finna Flora Fennica – Suomen Kasvisto en 1860. La dua, pliampleksigita versio, farita kun Thiodolf Sælan aperis en 1866.