Lozgaĉev, Nikolaj
Nikolai Lozgaĉev (naskiĝis en 1957, mortis la 4-an de aŭgusto 1998 post unusemajna komato, kaŭzita de river-akcidento) estis rusa esperantisto, poeto, tradukanto kaj kanzonisto. Nikolai Lozgaĉev aperis en la esperantista medio unue kiel gasto al OkSEJT-23 en 1981 por… ludi goon. Sed post la unua sperto de nekomunikiĝeblo en la drakona kontraŭ-krokodila atmosfero li neofitiĝis kaj reaperis post du jaroj de intensa laboro kun tuta programo de kantoj de Vladimir Visockij de propra traduko en la Unua kultura forumo (Sverdlovsk, aŭgusto 1983) (eldono, iuj kantoj tradukitaj komune kun Aĥill Averbuĥ en 1989 sub la titolo La birdo Gamajun). Kaj en la sekva jaro li jam partoprenis en la Urala konferenco pri planlingvoj (Tjumena universitato, aprilo 1984) kun interesa temo pri esperanta slango kaj baldaŭ iĝis prezidanto de la Esperanto-rondo Kulturo, kiu formiĝis ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako Sezonoj, lanĉita samjare. Nikolai Lozgaĉev redaktis ĝin ekde 1990.
Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de la Esperanto-rondo Kulturo havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, Vladimir Majakovskij, Vasilij Kamenskij, Velimir Ĥlebnikov, Igor Severjanin, Konstantin Baljmont, Valerij Brjusov, Aleksandr Puŝkin, Afanasij Fet kaj aliaj.