Giessner, Joachim
Joachim Gießner aŭ Joachim Giessner (23-a de decembro 1913 en Dresdeno — 25-a de novembro 2003 en Trippstadt, Rejnlando-Palatinato) estis germana fervojisto deĵorinta ĉe Germana Federacia Fervojo. Kiel esperantisto li konatiĝis mondoskale pro sia faka kaj kultura laborado.
Joachim Gießner interesiĝis pri la Internacia Lingvo en la jaro 1950 pere de la kultura grupo Esperanto de la Fervoja Sociala Organizo. Li fariĝis ties grava akcelanto kaj aplikanto. Li fondis Esperanto-grupojn en la urboj Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg. Laŭ lia iniciato la urbo Herzberg ekde 2006 portas la nom-aldonon „Herzberg – die Esperanto-Stadt“ (Herzberg – la Esperanto-urbo).
En Fervoja Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk) Joachim Gießner estis ĉef-komisiito pri Esperanto ekde 1953 ĝis la jaro 2000. De 1956 ĝis 2002 li estis prezidanto de Germana Fervojista Esperanto-Asocio (GEFA) kaj de 1968 ĝis 1990 ankaŭ prezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
Li ekkonis, ke Esperanto – kiel ĉies dua lingvo – ne nur servas al lingva interkompreniĝo, sed ke ĝi havas ankaŭ grandan kulturan valoron. Lia kontribuo por la Esperanto-kulturo estas la praktikata interpopola kompreniĝo en multaj germanaj kaj internaciaj kongresoj de fervojistoj kaj la Esperantigo de fervojaj fakaj tekstoj kaj de pli ol kvar cent kanto-tekstoj. Li prelegis pri fakaj temoj kaj verkis interalie Esperanto-lernolibron por turkoj. Li disvolvis specialan metodon por la tradukado de tekstoj el ĉiuj lingvoj en Esperanton kaj li utiligis tiucele siajn kontaktojn al Esperantistoj parolantaj la koncernajn naciajn lingvojn.
Menciinda estas ankaŭ lia traduko de la libro „La lastaj infanoj de Odrovalo“ (Die letzten Kinder von Schewenborn) verkita de Gudrun Pausewang. La libro temas pri la tempo de Malvarma Milito kaj la danĝero de atommilito, kaj ĝi estis tradukita eĉ en la ĉinan lingvon.
Frue li jam kontaktis kun Esperantistaj fervojaj kolegoj en la tiutempe ankoraŭ socialismaj landoj en orienta Eŭropo, ne kaŝante sian kritikan opinion. Liaj kontaktoj al homoj en tiuj landoj helpis al li post la disfalo de la orient-eŭropaj socialismaj reĝimoj, kiam li sukcesis gajni kiel novajn membrojn por F.I.S.A.I.C. (Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots = Internacia Fervojista Kultura Federacio) la fervojistajn organizojn de Rumanio, Bulgario, Ĉeĥio kaj Slovakio.